YetAnotherCallBlocker/fastlane/metadata/android/eo/full_description.txt

34 lines
2.1 KiB
Plaintext
Raw Permalink Normal View History

Simpla programo por bloki alavokojn, kiu helpas vin eviti nedeziratajn alvokojn
uzante amaskunlaboratan datenbankon de telefonnumeroj.
<b>Trajtoj:</b>
* Uzas senkonektan datenbankon.
* Blokas alvokojn de negativa takso aŭtomate (opcie).
* Loka bloklisto subtenanta ĵokerojn.
* Montras sciigon kun resumo pri telefonnumero (takso, recenzoj, kategorio) dum alveno de alvokoj (opcie).
* Aŭtomataj alkrementaj ĝisdatigoj de la datenbanko (opcio).
* Vi povas vidi retajn recenzojn pri la telefonnumero de alvokanto (provizata de triapartia servo).
* "Altnivela reĝimo de blokado de alvokoj" por bloki vokojn sur Android 7+ antaŭ ol la telefono eksonoras (devas esti permane ebligita en agordejo).
<b>Kiel uzi:</b>
* Instalu kaj lanĉu la programon.
* La opcio por montri informojn pri alvokanto estas implicite ŝaltita; do la programo petos permesojn pri telefonado.
* Dum unua lanĉo, la programo sugestos elŝuti la ĉefdatenbankon necesan por la plejmulto de funkcioj. Simple konfirmu la elŝuton.
* Marku la markobutonon "Aŭtomate ĝisdatigi datenbankon" en la menuo (rekomendinda) por aŭtomate ricevi ĉiutagajn datenbankajn ĝisdatigojn (tiuj estas alkrementaj ĝisdatigoj kaj tial uzas malmultege da trafiko)
* Marku la markobutonon "Bloki laŭ takso" por bloki aŭtomate alvokojn negative taksitajn.
* Vi ankaŭ povas marki la markobutonon "Uzi kontaktojn" se vi volas, ke viaj kontaktoj ne estu traktataj kiel nekonataj alvokantoj.
* Post ĉi tiuj paŝoj ĉio aŭtomate funkcios (sed vi ĉiam povas trovi pli da opcioj en Agordoj). Ĝuu!
Vidu <a href="https://gitlab.com/xynngh/YetAnotherCallBlocker/-/blob/master/FAQ.md">oftajn demandojn</a> por lerni pli.
La ĉefa telefonnumera datenbanko estas elŝutota el <a href="https://gitlab.com/xynngh/YetAnotherCallBlocker_data">deponejo ĉe GitHub</a>.
<b>Datenbankaj ĝisdatigoj kaj detalaj reviziaj demandoj estas farataj per triapartiaj serviloj.</b>
Neniu informo, kiu povas identigi uzanton, estas sendata (krom tiu telefonnumero,
pri kiu la detalaj recenzoj estas ŝarĝataj).
Yet Another Call Blocker ankoraŭ estas evoluigata. Ĉia helpo estas bonvena.
''NonFreeNet:'' la triapartia servo ne estas malfermitfonta.